Statuto de Norvega Esperantista Ligo

La statuton de Norvega Esperantista Ligo vi povas elŝiuti ankaŭ ĉi-tie (norveglingva PDF).

Fondita 27/1 1911
(kun ŝanĝoj aprobitaj dum la landaj kongresoj en 1993, 1999 kaj 2005)

Bokmål – NynorskEsperanto
 

§1 Nomo

La nomo de la asocio estas Norvega Esperantista Ligo (NEL). Norveglingve: "Norsk Esperanto-Forbund". (En la sekvo ofte nomita "la Ligo", kaj simile la Liga Estraro estas nomita "la estraro".)

§2 Internacia aparteno

NEL estas aliĝinta al la intemacia organizo de esperantistoj, Universala Esperanto-Asocio (UEA).

§3 Celo

La celo de la Ligo estas disvastigi kaj fortigi la internacian lingvon Esperanto.

Per internacia kunlaboro oni celas agnoskigi Esperanton kiel interpopolan komunikilon.

§4 Neŭtraleco

La Ligo estas neŭtrala en politikaj kaj religiaj demandoj, escepte de lingvaj problemoj sur intemacia nivelo.

Por akceli la celojn de la Ligo oni rajtas serĉi kunlaboron kun iu ajn persono, institucio aŭ organizo, kondiĉe ke tio ne minacas la neŭtralecon de la Ligo.

La Ligo tamen rajtas partopreni aranĝojn kaj kampanjojn kiuj kongruas kun la "Interna ideo" de la Esperantomovado: akceli homajn dignon kaj samrajtecon, pacon, interfratiĝon kaj komprenon inter la popoloj de la mondo.

Respekto por la homaj rajtoj kiaj ili estas difinitaj en La internacia deklaro pri homaj rajtoj estas baza elemento en la agado de la Ligo.

§5 Membreco

La Ligo konsistas el:

  • ordinaraj membroj
  • dumvivaj membroj
  • samdomaj membroj
  • junulaj membroj
  • honoraj membroj

§6 Aliĝo

Oni povas aliĝi al loka societo aŭ rekte al la Ligo, pagante jarkotizon aŭ kotizon por dumviva membreco.

Honorajn membrojn elektas la landa kunveno laŭ propono de membro aŭ de societo. La propono devas esti subtenata de la Liga Estraro.

Honoraj membroj sen pago de kotizo ĝuas la samajn rajtojn kiujn donas ordinara membreco.

§7 Ĉeso de membreco

Membro dezirante eksiĝi el la Ligo devas sendi skriban sciigon pri tio. Membro kiu antaŭ la jarfino ne pagis la kotizon por la nova jaro, kaj kiu ankaŭ ne pagas dum tiu jaro, estas konsiderata eksiĝinta.

Membrojn kiuj evidente kontraŭlaboras la celon de la Ligo, la estraro povas provizore eksigi. Decidon pri definitiva eksigo faras la unua landa kunveno per 3/4 el la donitaj voĉoj.

§8 Kotizoj

La kotizojn fiksas ĝenerale la landa kunveno, kun valideco ekde la sekvonta jaro. Por junulaj membroj validu kotizo malpli alta.

La kotizo inkluzivas abonon de la organo de la Ligo. Se domanaro ampleksas plurajn membrojn, ĝi ricevu la organon de la Ligo unuekzemplere. Unu el la domanoj pagu plenan kotizon, la ceteraj kotizon reduktitan.

La kotizoj estu antaŭpagataj. La Liga kasisto pagigas la kotizojn de ĉiuj membroj. La lokaj societoj ricevu de la Ligo antaŭ la 1a de marto ĉiun jaron fiksan sumon por ĉiu el siaj membroj. La grandon de tiu sumo decidas la landa kunveno. Membroj kiuj aliĝas dum la lastaj tri monatoj de jaro ne devas pagi kotizon por la jaro de aliĝo se ili tuj pagas kotizon por la sekvonta jaro.

§9 Lokaj societoj

Societo devas konsisti el minimume kvin membroj. Ili elektas prezidanton, kasiston kaj sekretarion. Petskribo pri membriĝo en la Ligo estu sendata al ĝi kune kun projekto de statuto, membrolisto kaj listo de la estraranoj.

La societoj estu organizataj kaj gvidataj sendepende de la Liga Estraro, sed iliaj statutoj kaj laboro akordu kun la statuto de la Ligo.

§10 Norvega Junularo Esperantista

Norvega Junularo Esperantista (NJE), norvege Norsk esperanto-ungdom, estas la junulara sekcio de la Ligo. La aĝlimoj akordas kun tiuj kiuj en ĉiu tempo validas ĉe UEA.

NJE elektas sian propran estraron kaj fiksas propran statuton, kiu estu en akordo kun tiu de la Ligo. NJE laboru por disvastigi Esperanton inter la junularo en Norvegio.

NJE rajtas kunveni aparte, kaj aranĝi apartajn jarkunvenojn.

Komence de ĉiu kalendara jaro la sekcio ricevu monsumon de la Ligo, kiu konsistigas difinitan procentaĵon de la suma kotizaro de ĝiaj membroj. Tiun procentaĵon fiksu la landa kunveno laŭ rekomendo de la Liga Estraro.

§11 Fakaj sekcioj

Oni rajtas fondi fakajn sekciojn de Norvega Esperantista Ligo, laŭ iniciato de unu aŭ pluraj membroj aŭ de la Liga Estraro.

Ĉiuj kiuj apartenas al la fako, rajtas membriĝi en la sekcio kaj partopreni ties kunvenojn.
Jarraporton oni sendu al la Liga Estraro.

La Ligo devus doni ĉiujaran ekonomian subvencion al la sekcioj. Ĉi tion pritraktas la Liga Estraro.

§12 Raportoj – interkomunikado

La societoj sendu al la Liga Estraro, je la limdatoj kiujn fiksas la landa kunveno, raporton pri planataj kaj komencitaj agadoj.

La societoj sendu jarraporton al la Liga Estraro.

Unuopaj membroj kaj societoj rajtas sendi al la Liga Estraro proponojn pri iniciatoj por pritrakto.

La Liga Estraro sendu protokolon pri siaj kunsidoj al la lokaj societoj. Informoj pri decidoj kaj pri eventualaj nedeciditaj demandoj la estraro komuniku per la organo de la Ligo.

La Liga Estraro petu la opinion de la membraro antaŭ ol fari decidon pri gravaj aferoj kiuj leviĝas inter la landaj kunvenoj.

§13 La Liga Estraro

a. La Liga Estraro konsistas el:

  • prezidanto
  • vicprezidanto
  • sekretario
  • kasisto
  • 1–3 estraranoj

Estas 2 – 3 anstataŭantoj por la estraro.

La estraron kaj la anstataŭantojn elektas la landa kunveno por la periodo ĝis la sekvonta landa kunveno.

b. Laborkampo de la estraro

La Liga Estraro kunsidas kaj pritraktas kurantajn aferojn en la periodo inter la landaj kunvenoj.

La estraro estas decidpova, kiam ĉeestas minimume kvar voĉdonrajtuloj, inter kiuj la prezidanto aŭ la vicprezidanto.

La estraro respondecas al la landa kunveno, kiu estas la plej alta aŭtoritato de la Ligo.

La estraro starigu la tagordon por la landa kunveno, kun siaj rekomendoj koncerne ricevitajn proponojn kaj aferojn traktotajn.

La sekretario faras la protokolon pri la kunsidoj, kaj respondecas pri prezento de la jarraporto(j) de la estraro al la landa kunveno.

§14 Kasraportoj kaj reviziado

La kasraporto temas pri la kalendara jaro. La kasisto respondecas pri ekzakta librotenado, kaj pri tio ke bilancita kalkulo kun ĉiuj kvitancoj estu preta por estrara traktado kaj tranĝendo al la revizoroj antaŭ la 15a de Februaro.

La revizoran raporton ricevu la estraro antaŭ la 15a de Marto.

§15 La landa kunveno

a. Ĝeneralaĵoj

Ordinara landa kunveno okazu se eble ĉiun jaron, kaj minimume ĉiun duan jaron. La Liga Estraro devus dum la landa kunveno prezenti proponon pri ejo, kaj se eble ankaŭ pri dato, por la venonta landa kunveno

Provizoran programon kaj aliĝilon ricevu la membroj minimume du monatojn antaŭ la kunveno.

Tagordon por la landa kunveno, projekton de agadplano por la periodo ĝis la sekvonta landa kunveno kaj ricevitajn proponojn oni sciigu minimume unu monaton antaŭ la kunveno.

Eksterordinara landa kunveno estas kunvokebla kun antaŭsciigo de minimume unu monato, laŭ decido de la Liga Estraro, aŭ kiam minimume 15 membroj ĝin postulas.

b. Taskoj de la landa kunveno

La landa kunveno pritraktas la jarraporto(j)n de la Liga Estraro, jarkalkulon, raporto(j)n de la revizoroj ekde la antaŭa landa kunveno, ricevitajn proponojn, proponojn pri statutŝanĝoj kaj agadplanon por la periodo ĝis la venonta landa kunveno.

La landa kunveno havas la plej altan aŭtoritaton.

La landa kunveno elektas Ligan Estraron, anstataŭantojn por tiu, du revizorojn kaj elektan komisionon trimembran.

Elektiĝo kondiĉas absolutan plimulton (minimume 50% el la donitaj voĉoj). Se neniu el la kandidatoj havas absolutan plimulton, okazu libera dua balotado, kaj poste, se necese, tria balotado inter la du kandidatoj ricevintaj plej multajn voĉojn.

Ĉiuj elektoj okazu skribe se minimume unu ĉeestanta membro tion postulas.

c. Reprezentiĝo

Ĉiu ĉeestanta membro paginta kotizon por la kuranta jaro havas voĉdonrajton. Ĉeestanta membro povas laŭ skriba plenrajtigo de ĝis kvin aliaj membroj voĉdoni ankaŭ por ili.

Tia skriba plenrajtigilo devas atingi la estraron antaŭ la komenco de la landa kunveno.

§16 Kunlaboro kun UEA

La Liga Estraro elektas por trijara periodo tiom da membroj al la komitato de UEA kiom ĝi rajtas, kaj rekomendas ĉefdelegiton por UEA.

Kiam UEA anoncas ĝeneralan voĉdonon, la Liga Estraro voĉdonas en la nomo de la Ligo. Informoj pri aferoj traktitaj kaj decidoj faritaj estu sciigitaj laŭeble baldaŭ per la organo de la Ligo kaj ankaŭ aperu en la jarraporto.

§17 Organo

La organo de la Ligo estas Norvega Esperantisto, kun norvega subtitolo Esperantobladet. La redaktoron enoficigas la Liga Estraro.

§18 Vendado de la varoj de Eldonejo Esperanto

[forigita 2011]

§19 Biblioteko

La biblioteko estas je dispono por la membroj.

Difektitajn aŭ perditajn librojn anstataŭigu la pruntepreninto.

La bibliotekiston elektas la Liga Estraro.

§20 Statutŝanĝoj

Proponoj pri ŝanĝoj en la statuto traktotaj de la landa kunveno atingu la Ligan Estraron plej malfrue la unuan de Marto en la sama jaro.

Ŝanĝoj en la statuto povas esti farataj nur de landa kunveno per 2/3-plimulto.

§21 Malfondo

Malfondon de la Ligo devas pritrakti unu – aŭ se eble du landaj kunvenoj sinsekve. Decido pri malfondo postulas 3/4-plimulton.

En okazo de malfondo la landa kunveno decidas kiel la posedaĵoj de la Ligo estu utiligataj, tiel ke ili servu al la Esperantomovado.

§22 Lingvoj

La statuto de la Ligo ekzistu en ambaŭ norvegaj lingvoformoj kaj en Esperanto. La baza teksto estas tiu en bokmål.

Ĉiu membro ricevu ekzempleron de la statuto.

Norsk | Esperanto