logo de nje

Norvega Junularo Esperantista
Norsk esperantoungdom

 

Retpoŝtlistoj kaj forumoj

Norsk | Esperanto

NJE-listo

NJE-listo estas la retpoŝtlisto de NJE. Ĉi-tie NJE informas siajn membrojn, kaj la mebroj povas diskuti inter si. Se vi estas membro de NJE sed ankoraŭ ne ano de nje-listo, nepre vizitu lists.esperanto.no/mailman/listinfo/nje-listo kaj aliĝu!

Kiam vi sendas respondon al NJE-listo, kontrolu ke en la «al»-kampo staras
<nje-listo @ esperanto.no> kaj ne la adreso de la sendinto de la origina mesaĝo!

NEL-inform

NEL-inform estas retpoŝtlisto kie la estraro de NEL kaj aliuloj dissendas informojn al NEL-membroj pri aktualaj aferoj. Diskutoj prefere okazu en la alia listo de NEL, nel-diskut (vd. sube). Se vi estas membro de NEL (NJE-membroj estas ankaŭ membroj de NEL) sed ankoraŭ ne staras en la listo, vi povas skribi al nel-inform-adm @ nvg.org por aliĝi.

NEL-diskut

NEL-diskut estas forumo kie oni povas diskuti Esperanton kaj la norvegan Esperanto-movadon. Ĉiu ajn povas aboni NEL-diskut - simple vizitu http://lists.esperanto.no/mailman/listinfo/nel-diskut.

Skandinava forumo ĉe Lernu!

En la retpaĝoj de www.lernu.net troviĝas forumo por skandinavaj uzantoj. La rekta ligilo al la forumo estas http://no.lernu.net/komunikado/forumo/forumo.php?f=24.

 

Ĉu mi rajtas skribi en la norvega?

En ĉiuj listoj oni povas uzi la norvegan aŭ Esperanton laŭvole. Faru tion kion vi trovas plej komforta - sed sciu ke homoj eble respondos en Esperanto kvankam vi uzis la norvegan.



La 31an de aŭgusto ĝis la 2a de septembro ni iros reen al la saman kabanon kiun vizitis ni en 2008, meze de la arbaro de Våler. Vi povas legi pri tiu vojaĝo en Inter ni dirite. Aliĝu ĉe nje @ esperanto.no!
Junuloj el Finnlando, Svedio, Danlando, Norvegio, Islando kaj Estonio kolektiĝos en bienejeto apud Helsinko. Bonvolu aliĝi antaŭ 1a de aŭgusto al nje-estraro @ esperanto.no!

Norega Junuralo Esperantista kaj la Studanta Esperanto-Societo en Oslo invitas al Kabana Semajnfino ĉe trankvila kaj etosplena kabano en Lommedalen, tuj ekster Oslo, inter la 12a kaj 14a de marto. Ĉeestos kaj norvegaj kaj eksterlandaj esperantistoj. La programon kreas la ĉeestantoj mem. Do ricevos programerkreantoj monrabaton je cent N-kronoj. Por la okazaĵo oni pagos 250 N-kronojn po persono. De vojaĝkostoj NJE repagos ĝis 500 N-kronoj.



Bli medlem! Membriĝu!
Facebook

Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no] | Privateco

Retresponsulo: JPA (abjupa @ gmail.com)