Inter ni dirite 4/2019


N-ro 4/2019
30a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Redaktaj vortoj

Jam alvenis decembro! Kaj tiel tuj venos ankaŭ la somero, do ne forgesu aliĝi al la Internacia Junularo Kongreso (IJK), pri kiu vi povas legi pli sube. Kiel kutime, ni en NJE aranĝos nian ­ĉiu-monatan retan renkontiĝon ”Mojosa Vespero”, aldone al aliaj ­neretaj renkontiĝoj de tempo al tempo. Vidu nian Vizaĝlibran paĝon por invitoj kaj pliaj informoj. Bonan julon!

Vidar Skretting
Prezidanto de NJE

 

Esperanto nun uziĝas en nova sfero – trompo-retpoŝtoj!

Antaŭ kelkaj jaroj mi unue ricevis retpoŝton en preskaŭ nelegebla Esperanto en kiu agrabla viro de Niĝerio promesis transigi multegon da mono se mi nur donus al li la numeron de mia bankokonto. Bedaŭrinde mi forgesis respondi al li, kaj mi supozas ke nun alia feliĉulo ricevis ĝin… Ho, mi povus esti milionulo!

Mi rakontis tiun strangan historion al kolego de mi antaŭ kelkaj semajnoj kiam li demandis ĉu fakte estas homoj kiuj parolas ”vian strangan lingvon”. Hazarde kaj strangege, la sekvan tagon mi denove ricevis agrablan kaj tre ĝentilan retpoŝton, tiufoje de Sinjorino Eli Ken de Ebur-Bordo. Ŝi estis en egaj problemoj – ŝia patro estis tre riĉa sed estis mortigita de unu el siaj parencoj, kaj nun ŝi bezonas mian helpon por gardi la monon kiun lasis al ŝi la patro. Mi ne tute komprenis kial ŝi devis transigi la monon al mi por gardi ĝin – mi supozus ke 4,5 milionoj da dolaroj tute sufiĉus por aranĝi ion kun iu alia – sed ĉar ŝi estis en morta danĝero, mi supozis ke la detaloj ne estis tiom gravaj.

Do, mi tuj forsendis la numeron de mia bankkonto, kaj nun mi nur atendas ke la mono sendiĝos. Strange, mi ankoraŭ ne ricevis ĝin post tri monatoj, kaj malaperis ĉio kiu estis en mia konto. Mi supozas ke la bankoj en Ebur-Bordo laboras iomete malfrue kaj malekzakte. Sed ne problemas. Kiu ne helpus esperantistinon en mizero…? …

Nu, mi fakte ne faris tion. Sed la retpoŝto pensigis min: ĉu iu fakte lernis Esperanton nur por trompi aliulojn? Evidente jes. Kaj ili fakte multe laboris je sia lingvo-scio. La mesaĝo de Sinjorino Eli Ken ne estis en perfekta Esperanto, sed ĝi estis evidente multe pli bona ol la alia trompo-retpoŝto kiun mi ricevis pli frue. Do, oni povas vidi la tutan aferon de du diversaj flankoj. Unue, estas domaĝe ke homoj misuzas nian lingvon por trompi aliajn homojn. Sed el la alia flanko, kiel ni interpretu ke homoj fakte uzas tempon kaj energion por lerni Esperanton por trompado? Mi fakte unue ĝojis kiam mi ricevis la priparolatan retpoŝton, ĉar ĝi ŝajnas signifi ke estas sufiĉe multe da esperantistoj por fari Esperantajn trompo-retpoŝtojn profitigaj. Ĉu ne estas bone ke Esperanto uziĝas, ankaŭ por malhonestaj kaŭzoj, kiel ĉiu alia lingvo? Sed eble la vera kaŭzo de la esperantiĝo de la trompantoj estas alia, tio estas, ke ni esperantistoj estas pli trompeblaj ol la aliaj! Kion vi opinias?

Venu al IJK (Internacia Junularo Kongreso) 2020!

Ĉu vi lernis Esperanton dum kelkaj semaj­noj, monatoj, jaroj? Estas tempo por paroli ĝin! IJK estas la perfekta loko por sperti la lingvon plene uzita.

Nokta vivo, dancoj, bona etoso, babilado, ekskursoj, prelegoj, seminarioj, tio estas programo de intensa semajno kiun ĉiu juna esperantisto spertu! IJK, internacia junula kongreso, estas la plej grava evento de la jaro por la Esperanta junularo.

En julio 2020 esper­antistoj el la tuta mondo venos al Someren, Nederlando por neforgesebla semajno kune kun centoj da junuloj! Legu pli ĉe ijk2020.tejo.org


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 81


N-ro 82

 

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004