logo de nje

Norvega Junularo Esperantista
Norsk esperantoungdom

 

Inter ni dirite 2/2006

Norsk |

N-ro 2/2006
18a jaro (2a periodo)
Redaktis: Kai S. Salvesen

Hei!

Esperantister pleier å ha mange interesser og hobbyer. En av mine hobbyer er å lytte på radio. Og da tenker jeg ikke akkurat på Nitimen og Dagsnytt 18 og den slags (sjøl om det er vel og bra), men eksotiske stasjoner fra mer eller mindre fjerne himmelstrøk. Den første artikkelen under handler om å høre på fjerne radiostasjoner i FM-båndet. Du visste sikkert at det går an å høre utenlandsk radio på kort- og mellombølge. Men på FM? Jada, det går an. Men bare under helt spesielle forhold.

Ellers har jeg tatt med noe om morse versus sms (en artig sak som jeg fant i Gateavisa) og litt om sommerens esperantoarrangementer.

Bonan legadon!

Kai

Aŭskulti forajn FM-staciojn

Multaj esperantistoj havas kromhobio(j)n – ofte eĉ pli strangan ol esperanto. Unu el miaj kromhobioj estas aŭskulti forajn, eksterlandajn radio-staciojn. Mi havas ĉe miaj gepatroj (kiuj havas grandan domon en la kamparo) grandan kurtondan ricevilon kaj sufiĉe bonan antenaron. Bedaŭrinde ne estas spaco por tiaĵoj ĉi tie en nia eta osloa apartamento. Sed mi havas malgrandan, porteblan Sangean, kaj per ĝi mi povas sufiĉe facile kapti la plej fortajn kurtondajn staciojn, ekzemple Ĉina Radio Internacia en esperanto…

Sed ne nur en la kurtondaj bendoj estas interesaj aferoj por aŭdi. Kelkfoje oni povas fakte aŭdi vere ekzotikajn aferojn ankaŭ en la FM-bendo! Jes, inter Kanal 24, NRK P1 kaj la aliaj kutimaj aferoj de tempo al tempo audiĝas eksterlandaj stacioj. Mi konfesas ke mi trovas tion ege fascina. Mi povas pasigi horojn sur la balkono (nia «ĝardeneto» – vd. IND 3/2004) kun mia portebla radio, serĉante ekzotikajn signalojn kiuj eble ne aperos. La najbaroj certe trovas min iom stranga, ĉar ne nur en bona vetero mi sidas tie, sed ankaŭ kiam malvarmas kaj pluvas!

Ĉu vi havas strangan hobion?
Skribu pri ĝi por Inter Ni Dirite!
Skriv om hobbyen din til Inter Ni Dirite!

Atmosferaj fenomenoj
Forajn signalojn en la FM-bendo oni ricevas ĉefe pro du specoj de fenomenoj: troposferaj fenomenoj kaj jonosferaj fenomenoj. La koncernaj troposferaj fenomenoj (alta premo, nebulo, frontoj…) povas «plifortigi» FM-signalon kaj porti ĝin multe pli foren ol kutime – ofte la signaloj vojaĝas pli ol 1000 kilometrojn! Tio plej ofte okazas en marbordaj regionoj, do verŝajne ne treege ofte ĉi tie en Oslo (fjordo ne estas maro!). Sed kiam mi loĝis en Grimstad (marborda urbeto en suda Norvegio) mi ne malofte povis aŭskulti staciojn de Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio, Anglio… Ravis min aŭdi ekzemple nederlandajn muzik-staciojn, danajn lokajn radiojn kun bingo*-elsendoj kaj Norddeutscher Rundfunk kun regionaj novaĵ-bultenoj.

La koncernaj jonosferaj fenomenoj ebl­igas ricevadon de eĉ pli foraj stacioj (800-2000 km aux pli). La signaloj reflektiĝas en nuboj de jonigitaj gasoj en la jonosfero. Plej ofte tio okazas en la E-tavolo de la jonosfero, do ĉirkaŭ 100 kilometrojn super la tersurfaco. Oni ne scias ĝuste kio kaŭzas tiajn favorajn kondiĉojn por long-distanca FM-ricevado, sed verŝajne iel rolas forta sunradiado. Do oni povas kompreni ke tiaj kondiĉoj estas plej oftaj en la somero (tre praktike por mi kiu aŭskultas sur balkono!). Lastsomere mi ricevis staciojn de Romanio, Balkanio, Italio kaj eble Grekio (estas ofte iom malfacile scii ĝuste kion oni aŭskultas). Ekzemple mi ricevis fortan kaj klaran stereofonian signalon de Radio Suby en 96,1 MHz. Ĝia verŝajne ne tre forta sendilo (ĉ. 100 W?) staras sur Monte Subasio proksime de Asissi en Italio. Ege fascine!

Radio

Provu mem!
Kiel fari por aŭskulti forajn staciojn en la FM-bendo? Estas facile. Vi bezonas nur simplan FM-ricevilon kaj iom da pacienco. Nu, ne ĉiuj FM-radioj estas same bonaj. Sed vi certe havas ion pli-malpli taŭgan. Mi rekomendas uzi radion kun LCD-ekraneto – t.e. ekraneto kiu montras la frekvencon. Oni ofte bezonas scii la frekvencon por eltrovi kion oni aŭskultas. Kroma/eksterdoma anteno ne necesas, sed povas kompreneble esti avantaĝo (mi ne uzas tian).

Mi menciis paciencon. Ĉar ne ĉiam estas favoraj kondiĉoj. Plej ofte oni ricevas nenion krom la kutimaj lokaj stacioj. Nu, ĉu oni povas prognozi la favorajn kondiĉojn? Jes kaj ne. Troposferajn fenomenojn oni povas sufiĉe facile prognozi. Kun iom da scioj oni povas dedukti multon de ordinara veterprognozo. (Ĉu estas multa nebulo en la Norda Maro ĉi-matene? Ĉu en via regiono estas nekutime alta premo? Ĉu estas interesa frontsistemo ie en la maro ekster Norvegio?) Sed ekzistas ankaŭ specialaj prognozoj pri la troposfera «radio-vetero» en la reto, vidu ekzemple http://home.cogeco.ca/~dxinfo/tropo_nwe.html

Jonosferajn fenomenojn oni ĝenerale ne povas antaŭdiri. Mi jam diris ke ili plej oftas en la somero, sed ne eblas scii ekzakte kiam eblos aŭdi staciojn de Italio, Hispanio, Francio ktp. Do vi devas simple enŝalti la radion kaj atendi. (Feliĉe mi havas amikon kiu avertas min per sms kiam estas bonaj kondiĉoj!) Agordu vian ricevilon al libera frekvenco kiel eble plej malalte en la bendo (ekzemple 87,5 MHz se ĝi ne estas okupita). Subite povas aperi io. («Ho, kio estas tio ĉi? Tio sonas turka. Ege interese!») La jonosferaj kondiĉoj ŝanĝiĝas de minuto al minuto, do ne atendu stabilajn signalojn kiuj daŭros la tutan tagon. Ofte ili daŭras nur kelkajn minutojn. (Do se la signalo malaperos meze de interesega programo, vi devos daŭrigi la aŭskultadon per ret-radio…)

Vortlisto:

Agordi – stille inn
Ekraneto – liten skjerm
(her: LCD-display)
Enspezfonto – inntektskilde
Fumoza – røykfylt
Jonigo – ionisering
Tavolo – lag

Tre fascina hobio
Por mi aŭskultado de foraj signaloj (ĉu en la FM-bendo, ĉu en kurtondoj) estas tre fascina afero. Kiam mi estis gimnaziano mi povis pasigi 20 horojn antaŭ la ricevilo ĉiusemajne! (Ne kalkulante la tempon kiun mi bezonis por skribi al stacioj kaj hobio-amikoj.) Vi certe miras. Kial li trovas tion fascina? Mi fakte ne scias mem, sed mi pensas ke rolas almenaŭ jenaj aferoj: Unue, fascinas min la distancoj. Estas preskaŭ nekredeble ke eblas tia long-distanca sen-fadena komunikado. Due, mi ŝatas revi pri foraj lokoj kaj kulturoj. Mi ne tre ŝatas vojaĝi fizike; por mi sufiĉas aŭskulti radion! Kaj trie, mi iom interesiĝas pri teknikaj kaj fizikaj aferoj – precipe atmosferaj fenomenoj. Mi povus aldoni kvaran punkton: Per la radio-hobio oni renkontas interesajn homojn («samideanojn»!) – same kiel per esperanto…

Se vi volas scii pli pri ricevado de foraj FM-stacioj, vizitu tre bonan paĝon en la angla vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/TV/FM_DX Se vi volas scii pli pri kurtonda radio, vi povas uzi ekzemple www.dxlc.com kiel deirpunkton.

Kai


*Bingo: monludo kiu plej ofte okazas en grandaj, fumozaj haloj, sed kiu konsistigas ankaŭ gravegan enspezfonton por skandinavaj lokaj radioj.

SMS

Ĉu vi tekstmesaĝas en esperanto?

Esperanto estas uzebla por ĉio – ankaŭ tekstmesaĝoj. Sed ŝajnas al mi iom pli malfacile mallongigi en esperanto ol en la norvega. (Nu, mi konfesas ke mi ankaŭ ne tre lertas pri mallongigado en la norvega. Tio eble estas generacia fenomeno…) Kompreneble oni povas skribi k por kaj kaj sal por saluton (tiuj estas tre oftaj mallongigoj en esperanto). Sed certe bezonatas pliaj mallongigoj!

Zamenhof mem faris kelkajn elpaŝojn ĉi-rilate (sen tion scii, kompreneble). Li konstatis ke multaj oftaj vortoj en esperanto estas tro longaj kaj maloportunaj (precipe la verbo esti kaj la «tabelvortoj»). En 1906 li proponis kiel neologismojn (ne-devigajn alternativajn formojn) as por estas, is por estis, os por estos ktp. Kompreneble neniu ekuzis tiujn formojn en sia parola lingvo (laŭ mia scio almenaŭ) – sed eble ili taŭgus por tekstmesaĝoj? Pliajn proponojn bv. mesaĝi al Kai per 977 70 082. Dankon!

Morso ankoraŭ superas

Kiu kredus ke la morsa alfabeto estas ankoraŭ la plej rapida maniero sendi tekstmesaĝon? Tio pruviĝis en konkurso inter 93-jaraĝa telegrafisto kaj 13-jaraĝa knabino kun poŝtelefono.

Okazis antaŭ ne-longe tre speciala konkurso en Powerhouse Museum en Sydney, Aŭstralio, inter la plej malnova kaj la plej nova maniero sendi tekstmesaĝojn.

La konkurso estis simpla. La du konkurantoj devis ambaŭ sendi la saman hazarde elektitan mesaĝon de junulara magazino: «Hey, girlfriend, you can text all your best pals to tell them where you are going and what you are wearing.»

Morsŝlosilo

La reprezentanto de la malnova teknologio estis vera outsider. La 93-jaraĝa ekstelegrafisto Gordon Hall devis alfronti sian 13-jaraĝan konkuranton Brittany Devilin, kiu estis ekipita per poŝtelefono kaj riĉa provizo de mallongigoj kaj slang-esprimoj.

Hill tradukis la mesaĝon al morsa kodo kaj sendis ĝin al sia 82-jaraĝa amiko Gibson, kiu malkodis ĝin kaj transskribis ĝin per malnova, senelektra skribmaŝino. Samtempe Devilin klavis la saman mesaĝon per sia poŝtelefono kaj sendis ĝin al la telefono de sia 9-jaraĝa amiko Ben Hutchinson: «hey, gf u can txt ur best pals 2 tel them wot u r doing, where ur going and wot u r wearing.»

Nur sekundojn post kiam Hall finis sian sendadon, Gibson anoncis ke li havas ĉion surpapere. Daŭris ankoraŭ kelkajn sekundojn ĝis la mesaĝo de la knabino alvenis al la telefono de ŝia amiko.

Post la venko Hall diris ke imponas lin la nova teknologio. Sed li lernis morsi jam en 1927 kiam li komencis labori por The Australian Post Office, kaj sendube li povis danki siajn preskaŭ 80 jarojn da spertoj pro la triumfo. Brittany, kontraŭe, opiniis ke ŝia malvenko ŝuldiĝas al tio ke ŝi ne povis ekzerciĝi tiom multe lastatempe kiom ŝi kutimis, ĉar jam de unu semajno ŝi ne havis pli da mono en sia poŝtelefona konto.

De Gateavisa. Tradukis Kai

— Fino de Inter Ni Dirite



INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no]

Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com)