Norvega Junularo Esperantista
|
||||
Inter ni dirite 1/2005 |
|
|||
Vortoj de la redaktintoVortoj de la redaktinto Sa! Jen denove mi en la redaktovico, kaj mi devas ion skribi por plenigi ĉi sekcion. Mi esperas ke vi ĉiuj trapasis bonajn julon kaj novjaran feston, kaj ke la freŝa jaro venis al vi kun multe da inspiro. Meme mi saltis (jes, tion mi faris!) de 2004 al 2005 en IS en Germanio. Mia priskribo de tiu aranĝo sekvas sube. Kutime mi ne tro ŝatas la «agigan» stilon de multaj Esperanto-magazinoj: «Estas agotago! Vi varbu tiom kaj tiom da novaj esperantistoj!» Do mi ne volas instigi al la legantoj fari ion specialan, propagandan. Esperanto estas tiel bona ideo kaj tiel ĝojdona realo en si mem ke estas surprize ke ni devas daŭre ŝviti kaj klopodi por eĉ konvinketi homojn aŭ «akiri» novan kursanon. Estu inverse! Estu la kursano, kiu akiras novan lingvon. Eble vi mem iam lernis Esperanton per kurso, kaj nun tenas ĉi gazeton intermane kiel vian solan pasporton en la mondon de unika lingvo. Al tiaj «vi» mi volas instigi, realigu la E-an revon! Utiligu viajn lingvosciojn! Vojaĝu al aranĝo, legu libron, faru ion ŝajne egoisman - kaj vi trovos, ke tia estis via faro tute ne! Do, anstataŭ prediki pri iu «agotago», mi deziras ke 2005 por vi ĉiuj estos «farojaro». Bonan legadon! Bjørn A. Bojesen,
Interstacia SemajnebrioFidelaj legantoj de IND eble memoras mian priskribon de Germania*, junulara Esperanto-aranĝo «Internacia Seminario» (IS) antaŭ tri jaroj (jarŝanĝe 2001-2002 en Rottenburg an der Wümme, proksime de Bremen). Post la ĵusa julo mi denove kaptis la okazon ĉeesti unu el la plej grandaj junulararanĝoj de Esperantio. Ĝi okazontis inter la 27-a de decembro 2004 ĝis la 3-a de januaro 2005 en tute alia parto de ĉi granda ĝermana lando, nome en Wetzlar en Hessen (landero de Frankfurt, proksime de Luksemburgo). Malgraŭ certaj malbonaj spertoj de mia unua IS - serĉu mem en via magazina stokejo! - mi eksentis vojaĝemon, kaj iomete la ĉiaman timon «perdi ion spertindan». Certe ja okazas pli da eksterordinaraĵoj en tipa IS ol dum tipa silvestra nokto en mia infanaĝa Sauda. Unu plendon mi jam havas: la ek-dato. En niaj tradiciemaj Nordiaj socioj oni ja ofte plucelebras julon eĉ post la 26-a, kaj ĉiukaze malfacilas por multaj Nordianoj atingi IS ĝustatempe sen ekiri dum la dua jultago. Mi ekiris la 28-an, kaj alvenis frumatene la 29-an, jam perdinte du tagojn. Kial ne antaŭenigi la aranĝon je 2-3 tagoj? Multaj homoj ja venas al IS nur por silvestrumi, kaj tiuj kiuj emas plion kutime havas kelkajn tagojn en januaro antaŭ ekoj de laboro kaj studado. Tro ofte mi forgesis la praktikajn aspektojn de kunveno. En 2001 mi aŭdace pertrajnis tra suda Norvegio kaj Jutlando, apenaŭ eltenante la plej malvarman nokton de mia vivo en la stratoj de Hirtshals. «Frostinta infano timas glacion», per revortigo de la norvega proverbo, kaj ĉi-foje mi (ŝajne) agis pli prudente. Intertempe ja invadis Eŭropon RyanAir, tiu mirinda, preskaŭ-senpaga avikompanio! Paginte malpli ol mi kutime pagas por vojaĝo inter Sauda kaj mia studurbo Bergen, mi flugis ekde Haugesund Londonen, kaj de Londono al Frankfurt. Mi povus verki himnon pri RyanAir. Ĉio pasis glate kaj senprobleme (kaj mi eĉ sidadis en la 13-a seĝaro - kies superŝildon oni ŝanĝis al «14» ĝuste pro tia superstiĉo!). Nura iritaĵo estis la plurhora atendo en flughaveno Stansted, kie la informisto solnur parolis koknean dialekton kaj ŝajnis suspekti ĉiun neAnglon pri planado de terorismaj atencoj. Male mi certe povus verki elegion pri Germanaj* trajnstacioj dumnokte decembre. Aĉas la noktaj konektoj al etaj lokoj, kaj dum la fruaj horoj ne estas ie ajn por sidi krom ekstere. Mi tro frostis por vere dormi, kaj mi finfine alvenis la junulargastejon matene la 29-an en sufiĉe zombia stato. Dua plendeto: la organizado estis tro fuŝa, kaj mi devis atendi ĝis tagmezo por havi propran liton. La revojaĝo estis pli terura, kaj rehejme en la domo de mia familio en Sauda mi ekvomis. Simple spertenda Esperantlingva regeo
Nature ankaŭ okazis aliaj distroj. Mi interalie estis unu tagon ekskurse en Marburg, interesa urbo kun morda decembra frosto, kaj spektis bonegan Japanan desegnofilmon «Mia najbaro Totoro» kun Espaj subtitoloj. Kaj nun mi preskaŭ preteratentas ke fakte estis seminario. Laŭ mia malnova PIV «seminario» havas du signifojn: 1. Lernejo, kie oni instruas la kandidatojn al la pastreco. 2. En instituto, altlernejo, fakultato ks, praktika kurso, en kiu la instruado estas miksita kun diskutoj inter malgrandaj laborgrupoj. - Ĉar ne multe pastrecis la konduto de la partoprenantaro, plej proksimas la dua difino, kvankam ja troviĝis pluraj kursoj kaj prelegoj, kaj ne ĉiuj vere praktikaj. Kiel ĉiuj IS ankaŭ la jena havis «temon», kiu kiel ĉiam estis io pri kulturo. (Kombinu du hazardajn radikojn el la aro kultur’, komunik’, divers’, problem’, lingv’, politik’, demokrati’, ekologi’, kaj vi havos taŭgan IS-temon.) Mi ne multe rimarkis la temon - mi parte partoprenis kurseton pri la interesa planlingvo Toki Pona, aŭskultis strangan prelegon pri Korsiko (historio, politiko), kaj ĝenerale dormis dum pasis la temaj programeroj. Miatakse la tuta afero pri «seminario» funkcias nur kiel preteksto por libere drinki kaj amindumi dum semajno. Iuj prelegoj vere estas interesaj, sed ne pro ili homoj el foraj landoj vojaĝis tiom longe. Nomi ĉi plilongigitan silvestran feston «seminario» (kaj ne fari kiel la Francoj kun sia «Festo») vere estas ruza truko, komparebla al la multaj drinkejoj nomiĝantaj «La Oficejo» ks: Tio donas pli da seriozeco kaj akcepto (kaj subtenmono!) al neseriozaĵo: [Telefona voĉo:] «Kie vi estas?» - «Mi estas en La Oficejo!»/«Mi estas en seminario!» Tutnoktan aliron Je la Germania kaj Norvegia horloĝbato 0:00 ĉiuj freneziĝis, kaj raketoj eksplodis ekstere. Tamen malpli ol kutime, supozeble pro la cunama katastrofo en Azio. Kiel lastfoje mi volas fini per riproĉo de la Norvegaj junaj esperantistoj. Kie vi estis? Kiel vi povas maltrafi tian gravan Esperanto-aranĝon? Estis surprize multaj Danoj tie, kaj mi ĝoje krokodilis kun ili. Mi kutime sentas min pli Dana ol Norvega, kaj iel estas honto por NJE ke mi estis ĝia sola reprezentanto tie. Do, venu, venu homoj, al la venonta IS! Vi ne pentos. Bjørn A. Bojesen —
— Fino de Inter Ni Dirite — |
INTER NI DIRITE
|
|||
|
Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no] |
Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com) |
|||