Norvega Junularo Esperantista
|
||||
Inter ni dirite 3/2004 |
|
|||
Sal!Malfrue, sed bone venas la nova IND! Nun la norvega studjaro jam de longe komenciĝis – sed por multaj norvegoj ne en Norvegio. Ĉu vi pripensas studadon en eksterlando? Nuntempe tio eblas multe pli facile ol antaŭe. Por inspiro, legu pri la travivaĵoj de Espen Stranger-Johannessen en Sevilla. Bonan legadon! Leif Arne Storset
Studi eksterlandede Espen Stranger-Johannessen Studi eksterlande fariĝas pli kaj pli populare. Neniam antaŭe tiom da norvegoj studis eksterlande, kaj precipe per la interŝanĝ-programo Erasmus (sed ankaŭ aliaj kaj alie) estas nun kaj facile kaj ekonomie tre favore. Sed kiel estas studi eksterlande, kaj kioj estas la malsamoj? Kiel estas studi en alia lingvo? Dum la lastaj jaroj mi studis en tri malsamaj landoj. Unue en Bergen, due en Umeå, Svedio, kaj trie en Sevilla, Hispanio. Jen kelkaj spertoj/pensoj pri studi eksterlande. Norvegio Svedio
Hispanio Mi ofte demandas min kaj diskutas kiun sistemon estas la plej bona. Mi ŝatas la interagon en malgranda grupo inter la studantoj kaj instruistoj kiel en la svedaj diskutrondoj, kaj la multan verkadon. Sed mankas la serioza nivelo de la norvega «hovedfagsoppgave», kiu cetere troviĝas alilande kiel unu- aŭ dujara studo. Studi en fremda lando/lingvo Antaŭ ol mi iris/decidis, mi dubis ĉu mia scio de la hispana post du-tri monatoj en Ekvadoro sufiĉus por studi en Hispanio. Mi rajtis akcepti stipendion de la ŝtata studentfonduso (Lånekassen) por studi la lingvon tie dum monato antaŭ la komenciĝo de mia studado, sed tamen evidentiĝis ke tio tute ne sufiĉis. La problemo ŝajnis al mi esti ne ke mi mem ne kapablis paroli, sed ke la nivelo/profundeco de la prelegoj estis tiom alta/granda ke mi apenaŭ komprenis ion ajn. Legi en la hispana estis same malfacile – kiam temis pri fakaj libroj. Kaj – tre interese – ne ŝajnis ŝanĝiĝi la situacio ĉe la fino de mia restado… Tamen estis eta escepto. Unu instruisto, kaj unu libro, ambaŭ parolantaj tre ĝenerale kaj ne aparte malfacile, estis pli-malpli kompreneblaj. Sed tiuj ĉi estis esceptoj. Do, pri la fako mi ne multe sukcesis, sed mi havis tre bonan tempon kaj lernis la lingvon iom bone. Kiam mi komparas mian hispanan kun mia Esperanto, mi vidas ke malgraŭ la malmultaj rimedoj kiujn mi uzis por la lasta, mi ĉiel regas ĝin multe pli bone ol la hispanan.
Kio okazas?Ĉe ĉiu novjaro multaj gejunuloj kunvenos en Germanio por Internacia Seminario, granda rekontiĝo por junaj esperantistoj kiuj sopiras Esperantion inter la someraj kongresoj. La kunveno havas longan tradicion, kaj ĉi tiu estas la 48a en la vico. La venonta seminario okazos inter 27.12.2004 kaj 03.01.2005 en Wetzlar, urbo inter Frankfurt am Main kaj Marburg en la bela valo Lahn, kaj temas pri «Kulturaj diversoj – problemoj kaj perspektivoj». Jam estas tempo por aliĝi: aliĝantoj antaŭ 31a de oktobro ricevas rabaton! Vidu la retpaĝon ĉe http://www.esperanto.de/is/eo/2004/ aŭ kontaktu NJE ĉe <leifarne @ storset.net>. På norsk
— Fino de Inter Ni Dirite — |
INTER NI DIRITE
|
|||
|
Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no] |
Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com) |
|||