logo de nje

Norvega Junularo Esperantista
Norsk esperantoungdom

 

Inter ni dirite 3/2020

Norsk |

N-ro 3/2020
32a jaro (2a periodo)
Redaktis Vidar B. Skratting
Muntis Judith P. Abrahamsen


Redaktaj vortoj

La ĉi-numera Inter Ni Dirite estas iom
pli serioza ol kutime. Sed kelkfoje oni devas
ankaŭ paroli serioze pri aferoj kiuj
tuŝas la junulan vivon, de kiu
sociaj retejoj (sosiale medier) iĝis
tre granda parto.

Se la artikolo estas
tro serioza por vi, vidu rekte al Ponduso!

 

Sociaj retejoj – ĉu danĝeraj?

Sociaj retejoj (sosiale medier) ege ŝanĝis la mondon dum la lastaj dek jaroj, en manieroj kiel ni ankoraŭ ne komprenas, kaj kun problemoj kiujn ni ankaŭ ne tute komprenas. Unu problemo estas ke ni elspezas multe da tempo fari “nenion” je la sociaj retejoj. Sed la perdo de tempo ne estas la plej granda problemo kiun ni alfrontas, verŝajne kompare kun la aliaj, ĝi eĉ ne estas granda problemo!

Rakontiĝis al ni ke la sociaj retejoj plibonigos nian mondan socion, ĉar per ili oni povas pli facile komuniki, amikiĝi, kaj krei komprenadon inter diversaj klasoj, popoloj kaj nacioj. Sendube, la unuaj spertoj de sociaj retejoj favoris la opti-mistojn. Certe plifaciliĝis komunikado kun amikoj en diversaj lokoj. Pli grave, la sociaj retejoj ankaŭ ŝajnis kontribui pozitive al demokratiaj agadoj en la tuta mondo. Por-demokratiaj insurekcioj en diversaj diktaturaj landoj nomiĝis ekzemple la “twitter-revolucio” kaj la “facebook-revolucio”. Eĉ Esperanton helpis la novaj retaj instrumentoj – neniam pasinte estis pli facile trovi kaj paroli kun geesperantistoj enlande kaj eksterlande, kio treege helpis kaj motivis min persone lerni la lingvon. Do, ŝajnis ke la sociaj retejoj vere estis en la proceso krei pli bonan mondon por ĉiuj.

Sed iom post iom ĉio ŝanĝiĝis. Eĉ se kelkaj internuloj en la komputila industrio frue provis averti nin pri la danĝeroj de sociaj retejoj, la plejmulto el ni tute ne komprenis la problemon ĝis 2016. Tiam malkovriĝis ke Facebook uziĝas por fari tre kompleksajn, kaj personspesifikajn politik-ajn reklamojn, uzante la vastan kolekton de personaj informoj kiujn kolektis ĝi tra la jaroj, kio probable influis la tre disputan usonan baloton en tiu jaro. Tiun elekton flanken – la pli granda demando estas kaj estis – ĉu ni vere volas ke la sociaj retejoj sciu ĉion pri ni? Kaj poste uzi tiun informojn pri ni por manipuli kiel ni pensas?

Tio ne estas difekto de la sociaj retejoj, sed trajto. La komerca ideo de la sociretejaj kompanioj, estas scii ĉion pri ni, kaj poste manipuli ĝin. Se vi kredas ke vi ne povas manipuliĝi… vi malpravas. Se vi, aŭ iu alia, ne povus manipuliĝi, la sociretejaj kompanioj ne gajnus monon. Sed ili ja gajnas monon – multe da mono!

Ekzistas eĉ pli granda problemo ol tio, kiu estas la problemo de la algoritmoj kiuj frenezigas nin. Ju pli da tempo vi elspezas ĉe iliaj platformoj, des pli da mono ili gajnas. Kaj la algoritmoj personigas ĉion kion vi vidas per viaj sociaj retejoj por igi vin elspezi pli da tempo ĉe ili. Estas la sama metodo kiu uziĝas ĉe Twitter, Facebook, YouTube TikTok. Kiam la algoritmoj tage testiĝas kaj perfektiĝas ĉe miliardoj da personoj, la algoritmoj pliboniĝas rapide. Kaj bedaŭrinde, la plej bona metodo por kapti vian atenton estas kolerigi vin. Ili montras al vi la enhavon kaj novaĵojn, politikajn aŭ aliajn, kiuj povas kolerigi vin, ĉar tio signifas ke vi elspezos pli da tempo ĉe la platformo. Kaj vi neniam vidas la saman informon kiel aliaj. La plej spertaj psikologoj kaj programistoj en la mondo kreis la algoritmojn por certigi ke vi koleriĝas. Iom post iom, ĉiuj el ni sinkas malsupren en nian propran veziketon, kie oni ne vidas la saman mondon kaj la personon flanke de vi. Aldone, ambaŭ manĝigas gradon post grado pli ekstreman, kolerigan enhavon.

Eble vi iam miris kiel kaj kial la mondo ŝajne freneziĝis. Aŭ kial via amiko, kun kiu vi longtempe ne parolis, subite aperas kiel frenezulo kun tre strangaj opinioj. Aŭ kial viaj amikoj nun pensas la samon pri vi? Ĉi tio estas la respondo – la tutan mondon kaptis fortegoj kiujn oni ne komprenas, kaj kiuj nur povas gajni monon per frenezigi ĉiujn el ni.

Kio devas esti nia respondo? La plej bona estas eble “forigu viajn sociretejajn kont-ojn nun”, kiel skribis la “komputil-filozofo” Jaron Lanier en la libro kun (preskaŭ) la sama titolo. Tio eble ŝajnas kiel ekstrema paŝo, sed kreskanta nombro da homoj fakte prenas ĝin. Antaŭ nelonge publikiĝis la filmo La Socia Dilemo je Netflix, kiu montras la problemojn vidigitajn ĉi-supre, kaj ĝi tuj iĝis unu el la plej spektataj filmoj en la platformo, kaj multe helpis la movadon forigi sociretejajn kontojn. Do, ĉu vi volas fari tion, aŭ ĉu vi volas daŭre kontribui al tiu malica fenomeno? Vi scias la respondon. Vi ne vere bezonas aŭ volas aliajn sociajn retejojn ol Amikumu en Esperanto.

Skribis: VBS


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com –– La Pondusarĥivo

N-ro 86


N-ro 87

 

— Fino de Inter Ni Dirite



INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no] | Personvern

Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com)