![]() Norvega Junularo Esperantista
|
|||
Inter ni dirite 1/2016 |
Norsk | | ||
![]() Saluton karaj membroj! Esperanto je DuolingoNe estas dubo ke la modo de Esperantolernado ŝanĝiĝis multe dum la lastaj jaroj kun la alveno de la interreto. Mi kaj multaj aliaj esperantistoj komencis la E-lernadon je la retpaĝo lernu.net kiu lanĉiĝis en 2002. Post tio daŭre alvenis novaj e-lerniloj, ekzemple la kurso okaze de la 125-jariĝo de la lingvo, kaj la kurso Esperanto 101 je la populara reta mesaĝejo reddit. Sed lastjare lanĉiĝis nova lernilo kun vasta potenciala uzantaro. Lanĉiĝis granda E-kurso je la popularega poŝtelefona programo de lingvolernado “Duolingo”. La celo de Duolingo estas igi lingvolernadon facila kaj amuza, kaj pro tio fariĝis ĉiu lingvokurso kaj ĉiu parto de la kurso kiel ludo, kun poentoj, amuzaj konkuroj kaj tiel plu. Krom tio, la plej granda avantaĝo de Duolingo estas ke oni povas lerni ĉiam kaj ĉie per la poŝtelefono, kaj oni povas uzi malmulte da tempo kaj laboro ĉiun tagon kaj tamen havi grandan progreson. Duolingo havas pli ol 100 milionojn (!) da uzantoj entute, kaj sendube estas bonega metodo por disvastigi konon kaj scion de la lingvo. Kaj Esperanto iĝis tre populara tre rapide. Ĝis nun, pli ol 333 000 homoj uzas aŭ uzis la kurson, kaj tio signifas ke Esperanto estas la 13a plej granda lingvo el ĉiuj de la Duolingaj kursoj, pli populara ol multaj aliaj lingvoj kun milionoj da denaskaj parolantoj. Espereble multaj el ili unu tagon trovos la vojon al la E-asocioj kaj en Norvegio kaj en la mondo. Mi jam plurfoje renkontis homojn kiuj uzas la Duolingan E-kurson kaj multe ĝojas pri tio. Ĝi povas esti utila por E-parolantoj kiuj deziras plibonigi sian nivelon kaj lerni iom pli. Vi povas trovi la kurson ĉe https://www.duolingo.com/ kaj ĝi estas senpaga kaj senreklama je ĉiuj operaciumoj.Ĉu Esperanta Papo?La pasko estas grava tempo por ĉiuj kristanoj, sed ĉi-jare ĝi estas eble iom pli grava ol kutime por la katolikaj esperantistoj, ĉar estas multe da malcerto ĉirkaŭ la temo: ĉu la Papo parolos Esperanton denove? Ĉiun paskon kaj kristnaskon la Papo faras sian tradician paroladon, kiu nomiĝas Urbi et Orbi, kiu signifas “al la Urbo (Romo) kaj al la Mondo”. En 1994, la Papo Johano Paŭlo la 2-a unue uzis Esperanton por saluti la katolikojn de la Mondo, kaj tio iĝis tradicio kiu daŭris tra lia periodo kiel Papo, kaj pludaŭris en la periodo de lia sekvanto, Benedikto la 16-a. La Vatikano tradicie havis tre pozitivajn rilatojn kun la E-asocio, ekzemple ĝi daŭre disvastigas novaĵojn en Esperanto per Radio Vatikano ĉiun semajnon. Sed post kiam Francisko elektiĝis nova Papo en 2013, nia lingvo ne aŭdiĝis en la Papaj paroladoj, sen klarigo de la flanko de la Papo. Ŝajnas ke tio kolerigis la katolikajn Esperantistojn, kiuj nun faris retan petskribon por havi Urbi kaj Orbi en sia lingvo denove. Ni deziras al ili bonan ŝancon kaj bonan paskon, kaj esperas ke ankaŭ Papo Francisko Esperantiĝos ĉi-paske! Rusio tiam kaj nunSe iu diras al vi, ke morgaŭ vi vojaĝos al Rusio, kiujn bildojn vi tiam ricevas en via kapo? Ĉu grizaj grandaj aŭtovojoj kun grizaj, altegaj domoj en ambaŭ flankoj, kaj vendejoj sen produktoj? Dum la lastaj 20 jaroj mi vizitis Rusion proksimume unufoje ĉiujare. En tiu tempo multaj aferoj sanĝiĝis tiom multe, ke oni vere ne povas imagi tion. En la ĉefurbo de la grandega lando vi nun preskaŭ neniam plu vidas Lada-aŭtojn. En Moskvo oni nun konstruas biciklovojojn de la centro en ĉiuj direktoj. Se vi serĉas endoman grimpejon, vi trovas pli ol dek da ili en la urbo. Se vi bezonas ekologian restoracion, ekzistas "Lavkalavka", kiu mendas ĉiujn siajn produktojn de lokaj bienuletoj. En multaj vendejoj vi nun povas ricevi helpon, se vi bezonas ĝin. La vorto "servo" baldaŭ estas parto ankaŭ de la Rusa socio. Matias, Moskvo
— Fino de Inter Ni Dirite — |
INTER NI DIRITE
|
||
Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no] |
Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com) |