![]() Norvega Junularo Esperantista
|
|||
Inter ni dirite 3/2014 |
Norsk | | ||
![]() ![]() Ŝako – la nova nacia sportoDum la lastaj jaroj ŝako iĝis pli kaj pli populara en Norvegio. Multe pro la norvega mondĉampiono Magnus Carlsen, kiu en novembro lastjare ricevis la titolon. Momente estas Norway Chess en Stavanger kaj en aŭgusto ankaŭ estos la ŝakaj olimpikaj ludoj en Tromsø. Mi – kiel ŝakisto – sekvas la movojn paŝ-al-paŝe.
Jon Machlik Mojosa vesperoNorvegio estas longa lando kaj ni ĉiuj loĝas malproksime de la aliaj. Ni havas amikojn eksterlande kaj volas interparoli kun ili. Tial ni komencis kun nova kunvena metodo, kiun ni nomas ”mojosa vespero”.Tie, kie kelkaj esperantistoj loĝas proksime de la aliaj, ili havas eblecon renkontiĝi persone, manĝi kune au simile. En Oslo, Leif Arne Storset gastigas mojosan vesperon, dankon al li! Post duona horo, aliaj esperantistoj renkontas la osloajn partoprenantojn skajpe. Ne estas konkretaj temoj, sed oni parolas pri vetero, politiko, ferioj, aranĝoj ktp. Dum la mojosa vespero en majo ni konstatis, ke skajpa renkontiĝo funkcias kun multaj partoprenantoj: ni havis du partoprenantojn en Britio, unu en Svedio, unu en Jordanio, tri en Suomio kaj du en Norvegio. Kaj ni diskutis ege variajn temojn: EU-elektoj (kun EU-anoj), Sirio (kun siriano), Krimeo (kun krimeano) kaj glacio sur la akvo de Tromsø kaj Rovaniemi (kun anoj de tiuj urboj). Oni menciis ke povus esti amuze kune partopreni en Oranĝa Renkontiĝo. Ĝi okazos en Hernösand (Hernusando), Svedio, en oktobro. Tiu urbeto situas en la mezo de la tiuvesperaj nordiaj partoprenantoj. Pasintfoje, la 3an de junio, estis partoprenantoj en Norvegio, Jordanio, Suomio kaj Svedio. Ni parolis pri pasintaj renkontiĝoj kaj someraj ferioj. Parolante pri ferioj: mojosa vespero paŭzos dum la somero. La venontan vesperon ni aranĝos en la komenco de septembro. Inviton ni sendos al ĉiuj tra retpoŝtlisto de NJE. Ni ankaŭ invitos esperantistojn vizaĝlibre. Ĉiuj povas partopreni, oni nur bezonas aliron al interreton kaj komunikilon ”Skype”. Bonan someron kaj ĝis venonta mojosa vespero! Amelie Matt
— Fino de Inter Ni Dirite — |
INTER NI DIRITE
|
||
Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no] |
Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com) |