logo de nje

Norvega Junularo Esperantista
Norsk esperantoungdom

 

Inter ni dirite 1/2007

Norsk |

N-ro 1/2007
19a jaro (2a periodo)
Redaktis: Leif Arne Storset

Kjære lesar,

NJE byr i desse tider til internasjonal banneord­konkurranse, og ideane
strøymer alt inn. Det var kanskje ikkje uventa at ikkje alle likte dette
påfunnet, men Kai Salve Salvesen forsvarar i dette nummeret konkurransen
og set både bannskap og konkurranse i rette samanheng.

Send inn dine saftigaste («plej sukaj») påfunn!

Leif Arne Storset,
redaktør

Je la barbo de Zamenhof!

Nia sakraĵ-konkurso (vd. inviton en la lasta numero de IND) vere vekis grandan intereson inter la esperantistoj! Jam venis kontribuaĵoj el multaj landoj, kaj ĝenerale homoj ŝajnas opinii ke la konkurso estas bona iniciato. Sed venis ankaŭ negativaj reagoj, de homoj kiuj opinias ke oni prefere ne sakru kaj ke esperanto-organizo nepre ne instigu al sakrado.

Mi tre bone komprenas tiujn negativajn reagojn – kaj ankaŭ iom samopinias. Oni ja ĝenerale ne sakru. Sakrado signifas ofendadon – je unu grado aŭ alia. Kaj estas bona kondut-regulo ke oni ne ofendu. Tamen, mi opinias ke sakroj estas natura kaj necesa parto de lingvo.

Fi!

Ne nur por «utilaj» aferoj
Per lingvo oni povas fari multegajn aferojn. Nur pripensu. Kiam vi skribas aŭ parolas vi ne nur informas, argumentas, admonas aŭ ordonas – aŭ faras similajn «utilajn» aferojn. Vi ankaŭ de tempo al tempo diras (aŭ skribas) ion ĉefe por esprimi viajn sentojn (Kia veteraĉo!) aŭ por krei aŭ konfirmi ian rilaton kun aliaj homoj (Saluton! Bona vetero hodiaŭ! Ĉu ne, kara najbaro?). (Kompreneble ankaŭ tiaj aferoj estas utilaj!) Oni faras tiom da aferoj per lingvo ke verŝajne ne havas sencon provi listigi ĉiujn.

De tempo al tempo oni uzas lingvon por esprimi ege negativajn sentojn. Mi povas ekzemple diri: Ho, ne! Jen venas la babilema najbaro! Aŭ: Nun mi vere ĉagreniĝis! Aŭ eĉ: Mi pensas ke NJE estas ege infanecaj aranĝante tiun sakraĵ-konkurson! Sed kelkfoje eĉ la plej piaj inter ni sentas ke tiaj esprimoj ne sufiĉas. Oni bezonas ion pli fortan. Oni bezonas sakron.

Kio estas sakro?
Nu, ĝuste kio estas sakro? Kial Fek’! aŭ Diablo! estas konsiderataj pli fortaj esprimoj ol ekz-e Ho, ne? Se mi diras Fek’! aŭ Diablo! por esprimi fortan, negativan senton, mi ne vere parolas pri feko aŭ diablo. Kompreneble! Mi uzas tiujn vortojn nur ĉar ekzistas iu moro en la socio – aŭ en socia grupo – ke oni nepre ne prononcu ilin. Se oni tamen prononcas ilin, tio pli forte efikas ol se oni uzus pli neŭtralan esprimon. (Oni do ne tro ofte sakru. Tiam la tabu-vortoj perdas sian forton!)

En ĉiuj kulturoj ekzistas lingvaj tabuoj. En skandinavaj landoj oni precipe ne elvoku ne-necese Dion, Jesuon, Satanon aŭ Inferon. En la angla laŭdire pli tabuaj estas diversaj substancoj venantaj de korpoj – ekzemple feko kaj sango. Norvega ministro iam priskribis britan kolegon per la esprimo drittsekk («feko-sako»), sufiĉe milda insulto en la norvega. La angla shitbag estas multe pli forta insulto – kaj oni povas kompreni ke iuj reagis. (Do estas utile scii kiuj vortoj estas tabuaj – kaj kiom tabuaj ili estas – kiam oni parolas al homoj de aliaj kulturoj.) En sud-eŭropaj landoj laŭdire seksumaj vortoj estas inter la plej tabuaj (tre ofta sakro en la franca estas putain – «putino»).

Kelkaj homoj – inkluzive min mem – estas tiom piaj ke ili (ni) praktike neniam uzas la verajn tabu-vortojn, sed anstataŭe inventas diversajn surogatojn. Ekzemple, en la plej suda, iom religiema parto de Norvegio oni diras Farao! («faraono») anstataŭ Faen! («diablo»). En esperanto oni povas (almenaŭ laŭ Corsetti k.a. 2006) diri Fak-delegito! anstataŭ Fek!

Sakrado do estas uzado de tabuaj vortoj por esprimi ian fortan, negativan senton. (Oni uzas sakrojn ankaŭ por esprimi pozitivajn sentojn, por emfazi ktp., sed mi pensas ke tia sakrado estas sekundara.) La tabu-vorto povas esti uzata memstare (Fek!) aŭ kiel parto de vortgrupo aŭ frazo (Tiu diabla akuzativo! Donu ĝin al mi, je la Ĉielo!). Ili povas esti uzataj por esprimi koleron pri io (Satano! Mi rompis tason!) aŭ por insulti iun (Fikulo!).

Esperanto estu viva lingvo
En ĉiuj lingvoj ekzistas tabuaj vortoj. Kaj en ĉiuj lingvoj oni povas uzi tiujn tabuajn vortojn por esprimi negativajn sentojn. Certe estas tiel ankaŭ en esperanto – eĉ se tio ne staras en la Fundamento! Sed ĉar esperanto ne estas ligita al unu specifa kulturo, la opinioj pri kio estas tabua povas varii – kaj tial verŝajne ankaŭ la sakrado.

Oni malofte aŭdas sakradon en esperanto. Tio povas ŝuldiĝi al pluraj aferoj: Unue, esperanton oni uzas precipe por civilizitaj kaj amikaj interparoloj en kongresoj, dum vizitoj al fremdaj landoj ktp. – kaj ĝenerale ne en la ĉiutaga vivo. Due, la esperantistoj estas ĝenerale ne tre sakremaj (mi ne scias ĉu tio estas vera, mi listigas nur eblojn!). Trie, la vortprovizo de esperanto estas ankoraŭ limigita. Mankas bonaj, trafaj sakroj por okazoj kiam estus nature sakri.

Mi esperas ke esperanto restos lingvo de civilizita, amika interparolado kaj ke la esperantistoj restu ne-sakremaj, ĝentilaj homoj. Sed se esperanto estu riĉa, viva lingvo, devas ekzisti pli-malpli pretaj manieroj esprimi ankaŭ fortajn, negativajn sent­ojn. La tabuoj certe jam ekzistas. Sed ili eble ankoraŭ ne fariĝis sakro-vortoj. Per la konkurso NJE volas kaj registri kiaj tabuoj kaj sakroj (jam) ekzistas en esperanto kaj inspiri al invento de novaj, trafaj kaj sukaj sakroj.

Kai Salve Salvesen


Se vi volas legi pli:
Corsetti, Renato k.a. (2006): Knedu min, sinjorino. Tabuaj kaj insultaj esprimoj en Esperanto.
Thaumiers: La KancerKlinikoteko

Pondus

Grupo Esperantista de Trondheim multe amuziĝis pri tradukitaj bildstrioj de la popularega Pondus (La norvega Pondus-magazino havas en 2007 eldonkvanton de ĉ. 110 000, kaj la strioj aperas en pli ol 100 gazetoj en kaj ekster Norvegio). La figuro de Frode Øverlie havis grandan sukceson, kaj haveblas en multaj lingvoj; danke al Judith Parelie Abrahamsen, nun ankaŭ en esperanto!
Legu pli pri Pondus ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Pondus.


© Øverli. distr. strandoverli@yahoo.com La Pondusarĥivo

N-ro 1


N-ro 2

IJK er eit godt høve for kulturutveksling.  Frå venstre: Daiane, Leif Arne.
IJK er eit godt høve for kulturutveksling. Frå venstre: Daiane, Leif Arne.

Smil og blomar i Pato Branco.
Smil og blomar i Pato Branco.

Stikk av!

Leif Arne Storset

Javisst er det moro å læra esperanto, og bruka det til å møta nye, spanande nordmenn. Klårt det er gøy å reisa rundt i Noreg og alltid ha ein klubb å koma til. Men var det det som var poenget?

For meg var det ei åpenberring å reisa til mitt fyrste IJK i Sør-Brasil sumaren 2002. Måten eg vart møtt på av brasilianarane gjorde at eg voks som person og fekk eit breiare nettverk enn dei fleste på min alder. Eg vil aldri gløyma opplevinga.

Den vidkjende Jesus-statuen  i Rio de Janeiro
Den vidkjende Jesus-statuen i Rio de Janeiro

Du kan også oppleva slikt! Det er stadig nye arrangement med store tal unge esperantistar. Det største er sannsynlegvis IJK i Vietnam i sumar (www.tejo.org/ijk). Det er fyrste gongen Vietnam arrangerer, men dersom det kjem like mange som til Kina i 2000, kan vi venta eit par hundre ungdomar. Fleire hendingar finn du på www.eventoj.hu/2005.htm.

Pengar til reisa treng ikkje vera noko ålvorleg problem. Uhlens legat (www.esperanto.no/uhlen/) kan gjeva pengar til den fyrste utanlandsreisa di. Søknadsfristen er nyleg passert, men det kan vera pengar til overs etter hovud­runden. Bur du i eller nær Oslo, kan du søkja til Kjell og Aase Gustavsens hjelpefond (Oslo esperantoklubb, Olaf Schous vei 18, 0572 Oslo, 22 35 08 94, ). Søk snart, og god tur!

Venonta IND

Redaktør for neste nummer av Inter Ni Dirite er Kai S. Salvesen. Bidrag sendes innen 9. mars.

— Fino de Inter Ni Dirite



INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no]

Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com)