logo de nje

Norvega Junularo Esperantista
Norsk esperantoungdom

 

Inter ni dirite 4/2004

Norsk |

N-ro 4/04
16a jaro (2a periodo)
Redaktis: Signe Christophersen

Her er endelig Inter Ni Dirites julenummer! Nå er det vel på tide med litt julestemning, -fest og -kos i stua. Eller? Hvis du er enig med frøken Antijul i at jula bør boikottes, kan du ihvertfall ta igjen feiringa, og vel så det, med Internacia seminario i Tyskland til nyttår. Eller kanskje du vil dra dit fordi du aldri kan få nok av fest og moro. Uansett; jul og nyttår kommer, og vi får gjøre det beste ut av det.

Herved ønskes alle lesere en god jul og et godt nytt år!

Signe

Bojkotu la julon

Kiam vi legas tion ĉi vi certe estas tro plenplena de antaŭjulaj zorgoj. Supozeble vi ne povas dormi, ĉar vi malfruas pri la julaj farendaĵoj: aĉetado, kuirado, bakado, ordigado, purigado, ornamado, julkartumado, donacado, aĉetado, kuirado, bakado, ordigado, purigado, ornamado, julkartumado, donacado… Eble vi jam svenis en butikcentro pro streĉo, puŝantaj homamasoj, vicoj, varmego, la senĉesa, terura muziko… Se jes, vi ne estas sola.

Kaj ĉio ĉi por ke la familio povu celebri pacan, blankan julon. Mi supozas ke vi kutimas esti seniluziigita. Tiu ĉi artikolo temas pri la nigra flanko de la julo.

La unua problemo pri la julo estas, laŭ mi, ke ĝi tro temas pri la familio. Dum la plej sanktaj julaj tagoj, oni estas ligita mane kaj piede al la familio, al la hejmo. Tiel estas por preskaŭ ĉiuj – kaj se ne estas tiel por vi, vi verŝajne tamen tediĝas dum la julo ĉar ĉiuj aliaj estas okupataj en siaj familioj. Homoj sen familio estas ekskluditaj de la histeria familia agrableco. Sed ĉu la familia julo estas tiom agrablega en la vera vivo? La ĉiama babilado pri blanka julo montras kiom da problemoj oni havas agrable interparoli kaj kunesti. (Cetere oni ne pripensas la oldajn virinojn kiuj rompas sian femurkolon kiam oni preĝas pri blanka julo.) La eksterordinare multaj vokoj al krizokazaj numeroj por infanoj kaj al advokataj oficejoj kiuj laboras pri separo kaj divorco montras ke ofte katastrofo estas la rezulto. Kaj eĉ se ne estas tia katastrofo, ofte estas trista fendo inter la harmoniega imago kaj la realo.

Alia idealo estas ke oni estu kristanoj dum la julo. Ankaŭ en tiu ĉi rilato oni vidas fendon inter imago kaj realo. En nia lando sufiĉe multaj homoj estas membroj de kristana eklezio. Plej multaj el ili nur kristanas unu fojon jare – dumjule. Ili ofte estas nomataj julkristanaj. Homoj interpretas tiun ĉi fakton en tre diversaj manieroj. Mi volas nur konstati ke fakte la diservoj neniam tiom komikas – aŭ tragikas – kiom la 24an de decembro. En diservoj estas multaj reguloj pri kiel konduti, kiujn julkristanoj ne konas. Lastfoje kiam mi estis en diservo jule, neniu levis sin dum venis la procesio. Lerneja muzikantaro ludis nekredeble malbelan muzikon – nur je la fino mi komprenis kio estis, nome «Ho, verda, brila arbo, bonan tagon». Dum la diservo ankaŭ sonoris du aŭ tri poŝtelefonoj. Alia malavantaĝo de la julo estas ke troa akcento de religio povas krei limojn inter homoj.

Vintra festo
Bele ornamita julstrato – vi sentas la pacon.

Post la diservo estas jula manĝo. Mi ne scias kiom da porkoj donas sian vivon por la ripaĵo de la jula vespero. Tio estas la plej kutima manĝaĵo en la plej festa tago de la jaro, kvankam mi konas neniun kiu amegas ĝin. La ripaĵo kontribuas al la detruo de la vespero ĉar ĝi dolorigas la stomakon. Kaj dum longa tempo poste oni devas plori pro la ekstraj kilogramoj kiujn oni pezas post malsaniga jula manĝado kaj pasivado. Se la porkhaŭto ne sufiĉe krakas, la kuirintino (jes, plej suferas la inoj pro la julo) ĉiam memoros. Infanoj neniam forgesas la konduton de ebriaj familianoj. Mi povintus skribi plurajn artikolojn pri la jula manĝaĵo – sed la spaco limigas.

La plej komika el ĉiuj julaj komikaĵoj venas post la manĝaĵo. Nome la jula arbo. Kvankam la lando estas plenplenplena de pinoj, la danoj kultivas amason por ke ĉiuj norvegaj hejmoj havu almenaŭ po unu. Ĝin oni ornamas per amaso da brilaĉaĵoj aŭ infanfaritaj paperaĵoj – kaj oni iras ĉirkaŭ ĝi kaj kantas al ĝi kaj pri Jesuo. La jularboj eĉ kaŭzas sanproblemojn – precipe alergiajn, ĉar ili estas plenaj de fungoj kaj kemiaĵoj. Ankaŭ aliaj julaj plantoj havas tiajn proprecojn. Sed eĉ alispecaj ornamaĵoj havas malbonan influon sur mia fizika kaj psika sanstato. Ili kolektas multe da polvo – kaj estas pli ol kutime senfantaziaj. Se oni kombinas gnomojn, anĝelojn, korojn kaj stelojn kun la koloroj ruĝa, verda kaj ora – oni trovas 90 % de la julaj ornamaĵoj. Ili kutimas malbeli. Kaj kandeloj brulmortigas homojn ĉiun jaron – kaj senhejmigas eĉ pliajn.

La plej problemplena julaĵo tamen estas la donacoj. La vorto donaco havas pozitivan sonon. Oni donas por feliĉigi siajn karajn – por montri amon ktp. Kompreneble neegoisme. Tamen tiu bonkora tradicio kaŭzas pli da problemoj ol da feliĉoj. Kiam oni donacas jule, la emocia flanko de la donacado tute dronas. Estas tro da aĵoj, tro da personoj kaj tro da mono - kaj da tradicia devo. Ofte la ricevanto ne ĝojas pro la donaco. En nia socio preskaŭ ĉiuj povas mem aĉeti tion kion ili volas (almenaŭ je kutima juldonaca preznivelo). Kaj kompreneble oni scias mem plej bone kion oni bezonas, ŝatas kaj volas. Do estas iom neracie ke aliaj homoj aĉetu. La plej grava manko – almenaŭ inter junaj personoj en urboj, estas spaco en la hejmo. Kaj tiu spaco des pli mankas ju pli oni plenigas la hejmon per donacoj. La moro ke malpermesatas fordoni aŭ forĵeti la donacaĵojn igas la problemon pli akra. La rezulto de la ĝentilaj donacoj estas hejmo tro plenplena de aĵoj en tre diversaj stiloj. La rezulto: malbela ĥaoso. Alia problemo pri donacoj estas ke ili multege kostas. Oni diras ke estas la penso kiu gravas. Sed ĉiuj scias ke temas pri malfacila ludo en kiu gravas ke la donacoj estu ĉirkaŭ samvaloraj. Kvankam oni ĉiam provas aspekti dankema, la mienoj ne povas kaŝi ke ambaŭ partoj sentas la situacion nefeliĉa se oni malsukcesis. Tiu kiu donis la malpli valoran estas devigata doni donacaĵon kiu almenaŭ samvaloras kiel la ricevita venontjare – kaj tiel komenciĝas nerompebla spiralo. Se oni havas malmulte da mono, la kapo eĉ pli doloras. Tre akceptata alternativo kompreneble estas fari la aĵojn mem. Sed oni devas uzi sufiĉe multan tempon por ke la donaco iĝu samvalora kun aĉetaĵo en tiu ĉi neebla societa ludo.

La donacado ankaŭ estas minaco kontraŭ la medio; pro la rimedoj kiujn oni foruzas, pro la transportado, pro la rubaĵo poste. Suferas ankaŭ sklavoj kiuj kreis la donacojn kaj multe de la manĝaĵo, kaj la bestoj. Tamen min plej iritas aktivuloj el la mediprotekta movado kiuj ĉiun jaron atakas paperan kovraĵon ĉirkaŭ juldonacoj – kaj petas nin doni librojn – por savi la medion. Ili vere malpurigas la psikan medion.

Ĉu vi nun havas sufiĉe multajn argumentojn por bojkoto?

Sinjorino Kontraŭ-Julo deziras al vi kiel eble plej feliĉan julan tempon!

Internacia Seminario

Internacia Seminario finner i år sted for 48. gang i Tyskland. Denne gangen i Wetzlar nord for Frankfurt/Main fra 27.12.2004 til 03.01.2005. Temaet i år er «Kulturaj diversoj – problemoj kaj perspektivoj». Ungdommer fra hele verden vil forelese, diskutere og arbeide i grupper over temaet. Vanligvis er det også kurs for nybegynnere. Men – det er juleferie og nyttår, så det blir også fest og moro; pub, café, diskotek, nyttårsball… Det er enda ikke for sent å melde seg på. Mer informasjon og påmelding finner du på .

— Fino de Inter Ni Dirite



INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004

Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous v. 18, 0572 Oslo, tel.: 22 35 08 94, [nje @ esperanto.no]

Webansvarlig: JPA (abjupa @ gmail.com)